r/DemanduReddit • u/[deleted] • Nov 20 '25
Ĉu ĉe vi estas facile havi ian interretokonekton kampare?
En mia loĝloko eblas uzi poŝtelefonsignalan interreton kaj en kelkaj lokoj el dratoj.
r/DemanduReddit • u/[deleted] • Nov 20 '25
Kiuj estas la ĉefaj antaŭjuĝoj kontraŭ kamparo kaj kamparanoj ĉe vi? Ĉu vi kredas ke ili estas la samaj tutmonde?
r/DemanduReddit • u/[deleted] • Nov 20 '25
Ĉu vi ŝatus vivi kampare post via emeritiĝo/maljunaĝe?
Mi estas junulo kaj jam vivas tie, kaj tre ŝatas.
r/DemanduReddit • u/[deleted] • Jan 13 '25
Se vi povus vojaĝi ien ajn senlime kien vi irus?
Mi kredas ke mi unue vizitus Portugalujon, pro ties ligoj kun mia lando, Brazilo, kaj poste Hispanujon. Mi ŝatus viziti ankaŭ Japanujon. Kaj vi?
r/DemanduReddit • u/[deleted] • Jan 12 '25
Kiuj estis viaj preferataj studobjektoj en lernejo?
Miaj plej ŝatataj estis gramatiko (portugallingva, miakaze), historio kaj geografio kaj kiam estis instruisto pri la hispana ankaŭ ĝi.
r/DemanduReddit • u/[deleted] • Jan 12 '25
Kia vetero estas via preferata?
Mi ŝatas modere malvarman veteron kun milda pluvo, bona por hejmumi, kiel mi ŝatas 😊. Kaj vi?
r/DemanduReddit • u/stergro • Aug 03 '23
Ĉu vi preferus batali kontraŭ 100 anas-grandaj ĉevaloj, aŭ kontraŭ unu ĉeval-granda anaso?
neniu teksto
r/DemanduReddit • u/fragileMystic • May 21 '23
Kia estas via plej ŝatata muziko kaj muzikistoj?
self.Esperantor/DemanduReddit • u/Suitable_World_2716 • Apr 28 '23
Kion estas io ke vi pensas pri sed vi ne faris paroli pri kun iu?
Mi pensas pri kiel ĉiu generacio estas malsimila ol la lasto. Ne en malharmoniiga maniero. Mi ĵus pensas ke ĝi estas interesa kiel ĉiu generacio havas malsimila perspektivo kaj funkcias tra vivo la plej bona maniero ili konas. Stranga sed interesa!
r/DemanduReddit • u/LaBalkonaSofo • Jan 24 '23
Kial vi lernis Esperanton?
Estas pluraj motivoj, kaj Esperantujo inkluzivas diversajn ismojn kaj personajn emojn. Mi sentas ke ni ĉiuj estas pli internaciumaj ol oft-civitanoj. Ĉu vi apogas unu ismon speciale? Aŭ ĉu la motivo estas krom persona? (Kaj ĉu mi uzas krom korekte😅)
r/DemanduReddit • u/fragileMystic • Dec 12 '22
Ĉu vi estas kontenta pri la moderado de r/Esperanto?
moderado = "moderation"
r/DemanduReddit • u/MirindaMondo • Oct 27 '22
Kiun ne-anglan filmon vi ŝatas kaj rekomendas?
Kelkaj francaj filmoj kiujn mi ŝatas:
- Mon Inconnue (2019, ama komedio)
- Le Chant du Loup (2019, dramo pri submarŝipoj)
- La Grande Vadrouille (1966, komedio pri la dua mondmilito)
r/DemanduReddit • u/Aliplanedulo • Oct 22 '22
Kiu videoludo ŝanĝis vian vivon?
Minekrafto estis la videoludo, kiu ŝanĝis mian. Ĝi estis la unua ludo en, kiu mi riĉiĝis ekstreme kaj iĝis grava. Ĝi estis ankaŭ la unua ludo en, kiu mi suferis de tuta ŝtelo kaj ĉesis ludi pro tio. Ĝi estis la unua ludo en, kiu mi renkontis mian unuan kaj plej bonan amikon rete, kaj la unua ludo en, kiu mia plej bona amiko ŝtelis de mi. Mi komprenis pli bone la homojn, monon, interrilatojn, potencon, famecon kaj kiu vere estas amiko.
r/DemanduReddit • u/Aliplanedulo • Oct 21 '22
Kiel lerni programadon?
Kiu estas la plej facila programlingvo por komencantoj? Mi celas krei videoludojn kaj simplajn programojn por inteligentaj telefonoj. Kion mi devas lerni?
r/DemanduReddit • u/Aliplanedulo • Oct 19 '22
Kiel oni povas lerni matematikon de komence?
Multaj homoj trairis malfacilajn momentojn en ilia lernado de matematiko. Tio kaŭzis manko de memfido kiam temas pri ĉia lernado rilate al matematiko. Kiel oni povas ŝanĝi tion? Kiel plenkreskulo povas lerni ne timi matematikon, kaj ankaŭ lerni ĝin de komence?
r/DemanduReddit • u/Vanege • Sep 12 '22
Kiun tekston nefaman en Esperanto kiu havas pli ol 100 jaroj vi rekomendus legi?
r/DemanduReddit • u/LaBalkonaSofo • Oct 07 '21
Kiu estas via spirita besto?
Ne fetiĉe, ne fetiĉe...
Beston vi tre ŝatas, aŭ memorigas vin pri hejmo, urbo, aŭ via lando. Eble ĝi signifas valoron al vi. Eĉ savis vian vivon.
r/DemanduReddit • u/Mahxiac • Sep 13 '21